Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Jen ŝafisto sur azen'...

Jen ŝafisto sur azen',
plandoj tuŝas teron.
Granda vir', li havas pli
grandan kor-suferon.

Ŝalmis, ŝafojn paŝtis li
sur montet' herbara,
jen li aŭdas: antaŭ mort'
estas lia kara.

Sur azenon saltis li,
rajde alrapidis,
sed malfrue venis, jam
nur kadavron vidis.

Kion do li povis nun
fari en ĉagreno?
Per baston' li batis la
kapon de l' azeno.